Péter Virágvölgyi maturiĝis en arta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1967, sed ekde 1962 li estis dekoraciisto en fremdultrafika oficejo. En 1969 li akiris licencon pri presisto, tipografian-grafikistan diplomon en Industriarta Altlernejo en 1973. Lia ĉefinstruisto estis György Haiman. Ekde la sekva jaro li instruis en la altlernejo (intertempe universitato) ĝis sia frua morto. Komence li estis asistanto, ekde 1983 lektoro, ekde 1987 docento, ekde 1993 katedrestro. Li estis kreinto de la hungara kursivo. Li ricevis postmortan premion en 1999. Lia edzino naskis filon.
Liaj kontribuoj, kreaĵoj (elekto)
Kézírás és kalligráfia 1972
A kézírásról. Morfológiai tanulmány és hozzászólás az írástanítás problémaköréhez. 1981
A tipográfia mestersége – számítógéppel 1996, 1999, 2001, 2004.
Budapest főváros utcanév- és házszámtáblái kunlaboranto, 1986 - 1990