Péter Széman apartenas al la hungara minoritato en Rumanio. Li frekventis baz- kaj mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste li akiris kuracistan diplomon en la sama urbo en 1974. Post siaj studoj li laboris en vilaĝoZalha. En 1976 li akiris pulmonolgian diplomon, poste li ekhavis postenon en pulmonologia kuracejo de Șimleu Silvaniei, kie li estis ĉefkuracisto kaj kuracejestro. Inter 1993 kaj 1996 li estis ĉefkuracisto pri departemento, en 2009 li estis nomumita hospitalestro.