Péter Hédervári post la abituriento en 1950 li estis ĵurnalisto en porjunulara gazeto. Inter 1952 kaj 1963 li laboris en geofizika instituto, dum li akiris diplomon en Scienca Universitato Eötvös Loránd. Inter 1963-1967 li estis dokumentisto en fakrevuo. Ekde 1968 li apartenis al stabo de sciencpopulara gazeto, kie li estis elstara redaktoro-verkisto. En sia hejmo li establis amatoran observatorion.