Oni ordinis lin katolika pastro en 1975 kaj episkopo en 2000. Li enoficiĝis la 11-an de januaro en 2003 kiel ĉefepiskopo de Esztergom-Budapeŝto, kaj do samtempe kiel primaso de Hungario. Antaŭ sia ĉefepiskopa ofico li estis rektoro Pázmány Péter Katolikus Egyetem, prezidanto de la Kanonjura Postgrada Instituto.
Li estas ekde 2005 prezidanto de la Hungara Katolika Episkopara Konferenco kaj Konsilo de la Eŭropaj Episkoparaj Konferencoj.