Punĝaba Nacia Banko (angle Punjab National Bank, akronime PNB) estas barata multnacia banka kaj financa servo firmao. Ĝi estas publika kompanio kun sidejo en Nov-Delhio, la ĉefurbo de Barato. Ĝis la 31-a de marto 2017, la banko havas pli ol 80 milionojn da klientoj, 6 937 filiojn (7 000 la 2-an de oktobro 2018) kaj 10 681 ATM-ojn en 764 urboj [1][2]. Vendo estis 8.5 miliardoj USD kaj totalaj aktivaĵoj estis pli ol 100 miliardoj USD. La akcioj de PNB estas listigitaj sur la Bombay Borso kaj la National Stock Exchange of India (Nacia Borso de Barato) kaj estas plimulto posedataj fare de la Registaro de Barato. La banko estas parto de la S&P CNX Nifty borsindico.
PNB havas bankan filion en la Unuiĝinta Reĝlando (PNB Internacia Banko kun sep filioj en la UR), same kiel filiojn en Honkongo, Dubajo kaj Kabulo. Ĝi havas reprezentajn oficejojn en Almato (Kazaĥio), Dubajo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj), Ŝanhajo (Ĉina Popola Respubliko), Oslo (Norvegio) kaj Sidnejo (Aŭstralio). La banko posedas akciojn en financejoj en Kazaĥio, Nepalo kaj Butano.
Historio [ Redaktu | Redakti fontkodon ]
La banko estis fondita la 19-an de majo 1894 en Lahoro (aktuala Pakistano). La fondkomisiono venis de malsamaj partoj de Barato apartenanta al malsamaj kredoj kaj fonoj kun la komuna celo de kreado de nacia banko kiu reklamus la ekonomian intereson de la lando [3]. Inter la fondintoj estis, inter aliaj: la sendependecbatalanto Lala Lajpat Rai. La banko estas la plej malnova plufunkcianta banko en la lando fondita sole kun enlanda (Hindia) kapitalo [4][5]. Post la Sendependigo de Barato kaj la apartigo de la hinda subkontinento en la ŝtatojn de Barato kaj Pakistano, la ĉefsidejo estis translokigita al Nov-Delhio. La banko jam ne estas aktiva en Pakistano nuntempe, ĉar ĉiuj la aktivaĵoj de la banko tie estis konfiskitaj dum la Dua-barat-pakistana-Milito en 1965. La banko ankaŭ estis eksproprietigita en Birmo (Mjanmao) en 1963.
Bonkonataj personecoj kiel ekzemple Mohandas Karamchand Gandhi, Jawaharlal Nehru kaj Indira Gandhi iam estis klientoj de la banko.
Panĝaba Nacia Banko sciigis en februaro 2018, ke ĝi detektis fraŭdajn transakciojn kun valoro de ĝis $ 1.8 miliardoj en nur unu el siaj branĉoj [6][7].
Referencoj
Por plia legado
- Tandon, Prakash. (1989) Banking century: a short history of banking in India & the pioneer, Punjab National Bank. New Delhi, India: Viking. ISBN 978-0-670-82853-1.
Eksteraj ligiloj