Publika ĝardeno estas terspaco ĉirkaŭbarita, pejzaĝa kaj plantita destinita al promenado aŭ al plezuro de la publiko.
Historio
La originoj
Ĝis la 17-a jarcento, la utilaj aŭ plezuraj ĝardenoj, restis la privilegio de la bonhavaj klasoj. Nur iuj privilegiitoj, abatejoj kaj aristokratoj posedis tiajn ĝardenojn. Tiuj privataj ĝardenoj iom post iom malfermiĝis sed malrapide kaj al limigita publiko.
Ne povante aliri ilin, la loĝantaro promenis sin apud la remparoj kaj kuniĝis ĉe la pordegoj de la urboj, sur la spacoj neokstrukciita de herbejoj kaj ebenaĵoj.
En la 17-a jarcento, la urboj malfermiĝis. La monarkio zenitis. La arkitekturo kaj la aranĝado de ĝardenoj estis la signo de reĝa montrodeziro[1].