Ĉi tiu artikolo temas pri provinco en Argentino. Por rilata urbo rigardu la paĝon Santiago del Estero (urbo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Santiago.
La provinco enhavas loĝantaron de 896.461 personoj, distribuita en areo de 136 351 km². Politike estas dividita en 27 Departementoj.
Precipaj urboj
Santiago del Estero-La Banda (327 974 loĝ.) ĉefa aglomeraĵo de la provinco. Santiago del Estero estas la provinca ĉefurbo kaj ties politika-administra centro. La Banda, satelito de la ĉefurbo, estas komerca kaj rezideja urbo.
Termas de Río Hondo (27 838 loĝ.) grava turisma centro por vintro, fama pro varma banloko.