Bokeo (laose ບໍ່ແກ້ວ) estas provinco situanta en la nordo de Laoso. La laŭvorta traduko estas "gemo-minejo". La provinco riĉas je abundaj minejoj el noblaj gemoj. Ĝi estis kreita en 1983, post la disiĝo de la provinco Luang Namtha. La provinca ĉefurbo estas Houayxay, ĉe la bordoj de Mekongo. Laŭ censo en 2015 ĝi havis 179 243 loĝantojn.