Ŝoseo 1 estas la ĉefa orient-okcidenta ŝoseo de suda Alberto. Ĝi estas parto de la sistemo de la Trans-Kanada Ŝoseo kaj etendiĝas dum 522 km en Alberto, de la limo inter Alberto kaj Saskaĉevano ĝis la limo inter Alberto kaj Brita Kolumbio. Laŭ preskaŭ la tuta longeco de la ŝoseo ĝi estas dividita kun almenaŭ du ŝpuroj en ĉiu direkto.
Kilometro post kilometro
La itinero komenciĝas ĉe la Saskaĉevana limo.
Unu loko de potencialaj trakifŝtopiĝoj estas en Kalgario, kie la ŝoseo fariĝas denstrafika enurba vojo (precipe inter Ĉefvojo Deerfoot kaj 14-a Strato Okcidenta kaj denove ĉirkaŭ 45-a Strato Okcidenta), kaj rapidec-limoj falas ĝis 50 km/h. Oni laboras je iom plilarĝigo de la vojoj, sed altrapideca vojo tra Kalgario ne ekzistos ĝis la kompletiĝo de Ĉefvojo Stoney.
Galerio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj