En matematiko, primitiva duonperfekta nombro aŭ primitiva pseŭdoperfekta nombro aŭ nereduktebla duonperfekta nombro aŭ nereduktebla pseŭdoperfekta nombro estas duonperfekta entjero kiu ne havas duonperfektajn proprajn divizorojn.
La unuaj kelkaj primitivaj duonperfektaj nombroj estas 6, 20, 28, 88, 104, 272, 304, 350, ...
Estas malfinie multaj neparaj primitivaj duonperfektaj nombroj (la plej malgranda estas 945) kaj ankaŭ malfinie multaj primitivaj duonperfektaj nombroj kiu ne estas harmonaj dividantaj nombroj.
Eksteraj ligiloj