La energio, kiu atingas la uzanton en utiligebla formo estas nomata fina energio.
La koncepto de primara energio estas utiligata en energio-statistikoj en la kompilo de energibilancoj, same kiel en la kampo de energetiko.
La fluskemo de la figuro montras, por kio la primara energio estas utiligata, ekzemple en Germanio[1]. La valoroj estas similaj ankaŭ por aliaj industriaj landoj. Oni vidas sur la skemo, ke dum transformo de primara energio al fina energio okazas multe da perdoj.