Priŝtino aŭ Priŝtina (serbeПриштина, Priština; albanePrishtina aŭ Prishtinë) estas ĉefurbo, politika, ekonomia, kultura centro kaj la plej granda urbo de Kosovo. Laŭ pritaksoj, 550—600 mil personoj loĝas en la urbo nun, plejparte etnaj albanoj (minoritate serboj, bosnoj kaj ciganoj).
En Priŝtino troviĝas la sidejo de UNMIK, OSKE-misio en Kosovo kaj la ĉefaj organoj de la portempa urbestraro kiel parlamento, registaro kaj prezidento de Kosovo.