La gotika sanktejo estis konstruita en la 13-a jarcento, la navo jam en la sekva jarcento. La tiama titolo estis Marteno de Tours. Arkeologoj trovis romian fundamenton sub la sanktejo. La unua mencio okazis en 1497. Dum la turka erao la preĝejo forlasiĝis (ekzemple en 1720). En 1724 la loĝantoj renovigis ĝin, en la sekva jaro okazis la konsekro. En 1788 la preĝejo denove estis plene renovigita, poste konsekrita jam al Stefano la 1-a. En la 19-a kaj 20-a jarcentoj plurfoje okazis renovigaj laboroj. En la 1970-aj jaroj la preĝejo estis restaŭrita, ekde tiam oni povas vidi la originajn freskojn. La lasta renoviĝo okazis en 2000.
Konstruaĵo
La preĝejo situas sola en la tombejo. La fasado estas simetria, la kvadrata turo reliefas kaj altiĝas meze. La enirejo funkcias ne tra la turo, sed en mezo de la navo. La absido estas kvarangula kaj sakristio aliĝas al la absido.