Post la mezepoko plejparto de la loĝantoj sekvis la kalvinismon, la katolikoj havis nur kapelon. En 1681Jozefo la 2-a nomumis la vilaĝon artikola loko, tial amase alvenis luteranoj antaŭ mesoj. En 1751 granda religia tumulto okazis: la katolikoj aranĝis marŝon al la katolika kapelo, sed pro miskompreno la luteranoj atakis ilin per agrikulturaj iloj. Pluraj homoj vundiĝis. La sekva juĝeja proceso kondamnis la vilaĝanojn al pago de monoj, el tio la katolikoj konstruis pli grandan preĝejon apud la luterana post 3 jaroj. En la sekvaj jaroj/jardekoj/jarcentoj nobro de la katolikoj ne altiĝis, la kirko estis apenaŭ uzata, tial la konstruaĵo gardis la originan karakteron.