La preĝejo Sankta Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagygeresd.
Historio
La romanika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento, trakonstruita laŭ gotiko en la sekva jarcento, barokigita en 1755. En 1989 helpe de arkeologoj la preĝejo plene renoviĝis.
Konstruaĵo
La preĝejo situas sola. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La turopinto estas okangula piramido. La eniro povas esti tra la turo, sed estas alia enirejo en flanko de la navo. La absido estas duonronda kaj pli malgranda, ol la navo. Sakristio kontaktiĝas kun la absido. Interne la ĉefaltara bildo estis pentrita en 1777 kaj prezentas reĝon Stefanon. Sur la muro ekde la mezepoko estas videblaj freskoj el pluraj eraoj. En la sanktejo gotika niĉo troviĝas.
Fontoj
-
Malantaŭa parto
-
Sanktejo
-
Niĉo
-
Fenestro el ekstero
-
Fenestro el interno
-
Bildo sur muro