La paroĥa preĝejo Stefano la 1-a (Hungario) estas sakrala konstruaĵo en grandvilaĝo Nagydorog (Hungario).
Historio
La unua mencio pri katolika vivo devenis el la 1330-aj jaroj. En la 16-a jarcento la turkoj okupis tiun areon. La loĝantoj konvertis al kalvinismo en 1712. Katolika kirko estis konstruita inter 1932-1934, la konsekrinto estis Ferenc Virág (episkopo), krome la kantoro fondis eklezian koruson. La paroĥo estis fondita en 1946, tamen ekde 1970 ĝi estis filio de Kajdacs.
Konstruaĵo
La konstruaĵo situas sola en korto, sed dekstre ankaŭ krucifikso estas videbla. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, sed antaŭe estas arkada porĉo. La turpinto estas piramida, en la turo 2 sonoriloj loĝas. Apud la porĉo po unu malgrandaj, super la porĉo po unu grandaj fenestroj estas. La navo finiĝas en rektangula absido, iomete pli mallarĝa kaj malalta, ol la navo.
Interne la plej granda valoro estas la grandega ĉefaltara fresko pentrita de Ernő Gebauer, kiu prezentas sanktan Stefanon. Raraĵo estas la pentrita kasona plafono, la gisfera manrela ŝtuparo kaj memorsonorilo pri Gulago (2012).
Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto.
Fontoj