Preĝejo Sankta Johano (germane: Stadtkirche St. Johannis) estas
protestantisma kirko en Neustadt an der Orla, Germanujo. Ĝi estiĝis inter 1470 kaj 1538 post pligrandigo de kapelo ekzistinta jam ekde la 13-a jarcento.
Historio
La plej malnova dokumento mencianta Neustadt datumas de 1287. Kapelo aperinta en 1294 promociiĝis je preĝejo paroĥa ĉirkaŭ 1400. Post ekonomia ekfloro malantaŭ 1450 necesis konstruo de nova preĝejo. Komenciĝis la konstrulaboroj altareje kaj ture.
Finfaro de la ĥorejo kun ĉiuj volboj estis nur en 1503, konsekro jam en 1476.
Novkonstruo el briksthonaĵo anstataŭis ekde 1517 la malnovan navon. Per turospajro kaj suda, baldakenkovrita portalo finitis la novkonstruo en 1538.
En 1686 kaj 1769 estis ampleksaj alifaroj; en 1893/94 iĝis restaŭradoj laŭ novgotika gusto. Tiam ankaŭ alvenis instalo de galerioj. Dua galerio kun baroka balustrado gastigis la orgenon. La enirejo ĉe la uesta fasado pligrandiĝis kaj inter la internaj pilastroj metitis arkado-arkoj. Inter 1981 kaj 1983 oni malkovris restojn de malfrugotika vandpentrado. La altarejo ricevis buntajn vitralojn kun la temoj de naskiĝo de Jesuo kaj de ĉieliro. Historia orgeno el la 18-a jarcento rekonstruitis en 1993 fare de la potsdam-a firmao Schuke.
La plej granda altvaloraĵo estas Cranach-altaro (Neustadter Altar) en la altarejo Cranach komisiitis en 1511 ĉe la Foiro de Lepsiko; konsekriĝo altara estis en la 24.6.1513. La artaĵo ne forigitis dum Reformacio ĉar Marteno Lutero povis en 1524 en Neustadt konvinki Andreas Bodenstein ke bildoj de sanktuloj estu permesataj kiel ornamaĵoj.[1].
Rakontatas bilde scenoj el la vivo de Sankta Johano. Dum malfermiĝo oni vidas Johanon kun la sanktuloj de Orla-malebenaĵo, Simono Zeloto kaj Judaso Tadeo kiel plastikaĵoj antaŭ pentrita ora tuko. La internaj triptikaj aloj enhavas pentraĵojn pri la bapto de Jesuo kaj la senkapigo de Johano.
Eksteralare oni spektas la adiaŭon de Jesuo Kristo de sia patrino Maria, sur la starozonoj (pentritaj) apostoloj. Plastike "gvardiantas" Sankta Georgo kaj Floriano de Lorch. En la supera altarbazo estas filigrana dekoracia skulptaĵo kun la rajdanta Marteno de Tours flankate de sanktaj Katerino kaj Maria Magdala kaj supre de Anna Triopa. La predelo bildigas la lastan juĝon. La posto de la sankta kesto havas Veronika-tukon dume la predelo mem montras la lastan vespermanĝon. La retablo verŝajne dum la Tridekjara milito marode difektitis kaj renovigitis dum baroko-tempo.
Almenaŭ du aliaj restaŭradoj sekvis. En julio 2019 malfiniĝis la lastpasintaj tre ampleksaj renovigoj.
Katerino-altaro kaj baptujo
Konserviĝis el la antaŭula kirko la meza kesto de la skulptita Katarina el Aleksandrio sur kiu videblas Anna Triopa, Katerino kaj Sankta Doroteo. Tiu ĉi altaro troviĝas sur la suda flanko de la kaliko-forma kaj kolora baptujo de 1494. La baptujo sesangula estas laboraĵo donacite fare de la bakista gildo. Ĝi estiĝis el kalkŝtono kaj sabloŝtono kaj ĉirkaŭe ripetiĝas figuroj de la evangeliistoj. La donacintajn indikas knabo kun krakeno enmane.
Orgeno
La orgeno estiĝis fabrikitis inter 1726 kaj 1728 en la ateliero de Johann Georg Fincke la maljuna kaj alikonstruitis en 1936 fare de Jehmlich. Novan restaŭron faris en 1993 la potsdama firmao Schucke. Posedas tiu ĉi instrumento 24 registrojn sur du klavaroj kaj pedalon. La ludaj kaj registraj traktilaroj estas mekanikaj.[2]
Sonoriloj
Surture pendas tri sonoriloj el la erfurta muldejo de Hans Sideram.[3]
La plej granda (Susanna) muldite en 1479 sur la foirejo nomitis por Susano el Romo Diametro ĝia estas de 1742 mm, pezo ĝia de 3.300 kilogramoj. Ĝi famas eĉ ekstere de Neustadt por fortimpresa sonado. Konsekriĝo estis en 1480 fare de la abato de Saalfeld. Aparte belas ĝiaj artaĵoj de lilioj kaj konusoj ĉe la sonorila kolumo kaj ĉiza reliefo montranta Johanon kun ŝafido kaj madonon.[4]
La dua mulditis en 1493 kun diametro de 1193 mm kaj pezo de 1150 kg.
La tria mulditis unu jaron poste kun diametro de 1079 mm kaj pezo de 850 kg.
Ankaŭ ĉi du lastaj estas historie gravaj.
Referencoj
↑Julia Greipl: Nie wirklich weg – Nachgeschaut: Der Cranach-Altar in Neustadt an der Orla, Ĉe: Monumente, 6/2019, p. 28/29.