La Preĝejo Sankta Ignaco (ĉeĥe kostel sv. Ignáce, Karlovo náměstí) kaj la iama jezuita kolegio estas historiaj konstruaĵoj en la Nova Urbo de Prago. La preĝejo estas impona frubaroka konstruaĵo el la dua duono de la 17-a jarcento. La jezuitoj konstruis ĝin samtempe kun la vasta kolegio, kie hodiaŭ estas hospitalo.