La Preĝejo Margareta de Antioĥio estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Nagygörbő.
Historio
La romanika kirko estis konstruita en la 12-a aŭ la 13-a jarcentoj. En 1552 la turkoj okupis ĝin. Inter 1740-1757 la preĝejo estis rekonstruita helpe de episkopo Márton Bíró, tamen kelkaj partoj restis el la malnova konstruaĵo. Intertempe la paroĥo refondiĝis en 1748. La turo estis konstruita en 1762, baldaŭ ankaŭ sakristio. La kirko estis renovigitaj en 1971, 1993 kaj 1995.
Konstruaĵo
La konstruaĵo situas sola sur monteto en mezo de la vilaĝo. En mezo de la fasado la turo reliefas.
Kermeso okazas en la 13-a de julio. La paroĥo funkcias en Sümegcsehi.
Fontoj