Preĝejo Johano Baptisto (aŭ pli precize Naskiĝo de Johano Baptisto) estas romkatolika konstruaĵo en Hungario, en vilaĝo Pusztacsalád.
Historio
Laŭ dokumento en 1697 tiu komunumo estis filio de Csapod. La unua kirko estis konstruita ĉirkaŭ 1700. La nun videbla preĝejo konstruiĝis en 1897. La orgeno estis farita en 1907.
Konstruaĵo
La preĝejo situas sola. Ĝi havas kvadratforman turon super la ĉefenirejo. La turopinto estas longa piramido. Interne la plej menciinda estas orumita arĝenta ciborio farita ĉ. 1740.
Kermeso okazas en la 29-an de aŭgusto.
Fontoj