En Francio, la prezidanto de la Konsilio estis la estro de la registaro en pluraj reĝimoj el kiuj la 3-a kaj la 4-a Respublikoj.
Prezento
La titolo estis uzata por la unua fojo de Talleyrand en 1815, sekvata de aliaj estroj de la registaro en la Resurtronigo kaj en la Julia Monarkio. Laŭkonstitucie, la reĝo prezidas la Konsilion : la ministro « prezidanto de la Konsilio » anstataŭas lin se necesas. Praktike, li jam ludas unuarangan rolon ĉar Ludoviko la 18-a deklaris per letero al Decazes en 1821 : « Ne la reĝo estas la ŝlosilŝtono, sed la prezidanto de la Konsilio. »[1]
La unua prezidanto de la Konsilio en la 3-a Respubliko estis Jules Dufaure en 1876.
Listo de la prezidantoj de la Konsilio en Francio (kaj de vicprezidantoj de la Konsilio)
Referencoj
- ↑ Citita de Joseph Barthélemy kaj Paul Duez, Traité de droit constitutionnel, eldono de 2004.
Vidu ankaŭ