La komunumo historie nomiĝis nur Oldendorf, "malnova vilaĝo" (platgermaneOldenduorp aŭ Aulendöppe), kaj ricevis sian nunan nomon nur en 1905, por pli facila distingo de la similnomaj komunumoj Hessisch Oldendorf, kiu troveblas 60 kilometrojn pli oriente, kaj Stadtoldendorf en distanco de 110 kilometroj pli sudoriente.