Preĝejo Reĝo Stefano la 1-a (Hungario) estas romkatolika historia monumento en Hungario , en vilaĝo Vasalja (iam nomata) Pinkaszentkirály .
Historio
La romanika kirko estis konstruita en la 13-a jarcento . Ĝi estis pligrandita kaj trakonstruita en la malfrua 18-a jarcento . La paroĥo refondiĝis en 1789 . La turo estis konstruita ĉirkaŭ en 1800 , tiam la mebloj ĉefaltaro kaj predikejo estis nove faritaj. La orgeno alvenis en 1890 . En 1994 arkeologoj esploris la konstruaĵon, ili trovis enmuritajn pordon , fenestron , ornamaĵojn. Ili estas jam videblaj, la freskoj estis renovigitaj.
Konstruaĵo
La preĝejo situas sola. La fasado estas malsimetria. En mezo de la fasado reliefas la turo, tie estas la ĉefenirejo. Dekstre situas kovrita ŝtuparejo al turo. En fino de la navo plurlatera absido etendiĝas kun sakristio .
Kermeso okazas en la 20-an de aŭgusto .
Fontoj
Katolika preĝejo en Vasalja