En tiu loko komence estis nur kapelo. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1786. Sakristio alkonstruiĝis en 1894. La orgeno estis farita en 1907, ĝi trakonstruiĝis en 1939, renoviĝis en 2007. En 2005episkopo de Maribor metis memortabulon pri la servantaj pastroj sur la eksteran muron.
Konstruaĵo
La konstruaĵo estas la plej alta en la vilaĝo. Ĝi situas ĉe la tombejo kaj la lernejo. Ĉe la preĝejo troviĝas skulptaĵo pri Sankta Maria de 1899. La turo estas kvadrata kaj ĝi situas en mezo de la fasado, kie malsupre estas la enirejo. La navo interne havas 2 kapeletojn. La nun videbla altaro estis farita en 1895. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Stefanon Harding, apude skulptaĵo estas videbla pri Emeriko de Hungario. Menciindas la freskoj.