Laŭ la stato de 2010 en la urbo vivis 127 832 loĝantoj sur areo de 102,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 246 loĝantoj/km².
Situo
La ĉefurbo situas sur la plej granda insuloSantiago de la lando. Ĝi havas 2 partojn: marbordo kaj altebenaĵo nomata Plato.
Historio
La komunumo Praia de Santa Maria fondiĝis en 1615. Tiutempe ĝi estis nur haveno, kie la komercistoj kaj ŝipistoj evitis pagon de la doganoj. Tial la loko tre prosperis. Ĝi iĝis ĉefurbo ekde 1770, ricevinta rangon urbo nur en 1858.