Poŝtmarkoj kaj poŝta historio de Japanio

Japan Poŝtoficejo. En Japanio, poŝtoficejo nomiĝas郵便局, kio estas la sama nomo de Japana Poŝta Reto

Poŝtmarkoj kaj poŝta historio de Japanio temas pri la poŝta sistemo de Japanio kun ties rilatan poŝtan historion kaj poŝtmarkoj.

Poŝta sistemo

La unua moderna japana poŝta servo komencis en 1871 kun poŝto profesie funkciinta inter Kioto, Tokio kaj Osaka. Tio ĉi okazis en la mezo de la rapida industriigo kaj socia reorganizado de la lando.

En 1872, preskaŭ ĉiuj areoj de Japanio jam havis poŝtoficejojn. La 1-an de junio 1877 Japanio aliĝis al Universala Poŝta Unio.

Lingvaj limigoj

Japana poŝtkesto en 2006

La japana internacia poŝta servo ĉesiĝis en 1945, la lasta jaro de la Dua Mondmilito. Oni permesis sendi personan leteron al eksterlando en septembro 1946, sed sole en limigita nombro de lingvoj. Probable por cenzuro, oni povis uzi nur sep lingvojn en sia letero: la japanan, la ĉinan, la anglan, la francan, la korean, la rusan kaj la hispanan [1][2][3]

En majo 1948 la limigo estis nuligita. Tiam estis permesita ankaŭ sendi ekzemple leterojn en Esperanto el kaj al Japanio.

La poŝta sistemo estis reorganizita en 2003 kun la kreo de la ŝtata Japania Poŝto. kiu estis privatigita en 2007 kun la ekfunkcigo de la privata entrepreno Japana Poŝta Reto (angle: Japan Postal Network, japane: 郵便局株式会社, Yū-bin Kyoku Kabushiki-gaisha) kiu ekde la 1-a de oktobro 2012 merĝis kun la Japana Poŝta Servo kaj iĝis Japan Post Co., Ltd.

Poŝta simbolo

La simbolo por poŝta oficejo en Japanio estas stylized katakana silabo te (), . Tio ĉi estas uzita sur la signoj de poŝtaj oficejoj, sur poŝtkstoj kaj antaŭ la poŝtkodo sur kovertoj kaj pakaĵoj. Ĝi estas derivata de la japana vorto 逓信 - teiŝin, laŭvorte 'komunikadoj' [4].

Poŝtmarkoj

La unua poŝtmarko de Japanio, la Ryumon, estis eldonita en 1871
La 1872 afero

La novaj desegnoj ankaŭ inkluzivis latinajn leterojn por la nomado kaj krizantemo (kiu estis sur ĉiu japana poŝtmarko ĝis 1947) anstataŭ la vizaĝo de la japana imperiestro.

1967 poŝtmarko de Japanio montrante pentraĵon de Monto Fuĝi

En 1935 videblis la apero de novajara poŝtmarko, kun bildo de la Monto Fuĝi, la unua poŝtmarko en serio pri naciaj parkaj, aperinta en 1936.

Laŭ interkonsento kun la reguligo de la Universala Poŝta Unio (UPU), Japanio komencis ekde 1966 inkluzivigi la nomon "NIPPON" en latina skribo krom la latinskriba nomado.

Vidu ankaŭ

Universala Poŝta Unio

Poŝtmarkoj pri Esperanto

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. (jp) YAMAGUCHI Osamu, 郵政省郵務局 編『外国郵便の七十五年 : 万国郵便連合加入七十五年記念』,郵政省郵務局,1952. 国立国会図書館デジタルコレクション - Gaikoku yu bin no isseiki (eo: Sepdek kvin jaroj de eksterlanda posxto: memore al membriĝo de la Universala Poŝta Unio), eld. Kokusai-tsu shin-bunka-kyo kai, 1979. Aalirite la 29-an de septembro 2024.
  2. (jp) 郵政省郵務局 編『外国郵便の七十五年 : 万国郵便連合加入七十五年記念』,郵政省 郵務局,1952. 国立国会図書館デジタルコレクション Alirite la 29-an de septembro 2024.
  3. (jp)山口修 著『外国郵便の一世紀』,国際通信文化協会,1979. 国立国会図書館デジタル コレクション Alirite la 29-an de septembro 2024.
  4. (en) Muza-chan's Gate to Japan. Alirita la 25-an de januaro 2021 .

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!