Poŝtadresoj en Japanio (japane: 住所 Jūsho) estas bazitaj je administraj unuoj kaj devenas de historiaj partigoj por impostoj.
Aufbau
Adresoj enhavas jenajn erojn laŭ grandeco de la pli granda al la malpli granda:
- poŝtkodo, prefektujo + 都/to, 道/dō, 府/fu aŭ 県/ken
- urbo + 市/shi aŭ municipo + 郡/gun
- kvartalo + 区/ku (en grandaj urboj)
- kvartalo aŭ urbeto (ambaŭ:) + 町/chō
- numero de la urbokvartalo + 丁目/chōme (en urboj)
- numero de la dombloko + 番地/banchi (simpligita: + 番/ban)
- numero de la bieno + 号/gō
- nomo de la konstruaĵo (dependas)
- eble numero de apartamento + 号/gō aŭ numero de ĉambro + 号室/gōshitsu
- nomo de la persono + 様 (titolo)
Urbeto aŭ kvartalo povas esti dividita en 大字 (Ōaza) kaj tio denove en 小字 (Koaza), aŭ mallonge 字 (Aza). Kontraŭe al aliaj indikoj, tiuj estas skribitaj antaŭ la nomo, aŭ simple forlasitaj.
Japanaj poŝtkodoj (郵便番号 Yūbin-bangō) estas sepciferaj kun streketo inter la tria kaj kvara cifero. Antaŭprintitaj dokumentoj ofte surhavas la signon por japana poŝto (〒).
Numeroj ene de kvartalo aŭ kampara vilaĝo estas kutime indikitaj sen aliaj indikoj kaj nur disigitaj per streketo.
La kvartalo Chō (丁) el -chōme (丁目) estas ankoraŭ nuntempe grava administra unuo. Ĉiu Chō elektas el ĉirkaŭ 100 loĝantoj unu maljunulon, kiu respondecas kaj komunikas pri certaj aferoj.
Kiam la adresoj estas skribita latine (romaji), la sekvo de la eroj estas kutime inversita.
Ekzemple
Litero al la prezidanto de la japana poŝto en Tokio surhavus jenajn adresojn skribitajn aŭ per kanji aŭ romaji (kategoriindikoj grase):
100-8798 東京都
|
Mr. Ikuta Masaharu
|
千代田区
|
1, Kasumigaseki 3-2
|
霞ヶ関1-3-2
|
Chiyoda-ku, Tokyo
|
生田正治様
|
100-8798 Japan
|
Tokio estas speciala kazo, ene kies kvartalo oni ne indikas la urbon.
Kampara adreso povus esti:
463-9260 岐阜県
|
Ms. Kawaguchi Ichiko
|
上田郡 中村町 2639-34
|
2639, Nakamura-chō 34
|
川口一子様
|
Kamida-gun, Gifu
|
|
463-9260 Japan
|
Eksteraj ligiloj