La Popola Ortodoksa Alarmo (grekeΛαϊκός Ορθόδοξος Συναγερμός, mallonge ΛΑ.Ο.Σ. aŭ LA.O.S. kun akcento de la "o" kiel la vorto λαός laós - ‚popolo‘, foje ankaŭ tradukata "Popola Ortodoksa Kunvenigo" aŭ "…Kunveno", "…Kolektiĝo" aŭ "…Kunvokiĝo") estas konservativismapopolisma ĝis dekstre ekstremismapolitika partio en Grekio. Ĝi kiel politika partio ekzistas ekde septembro 2000. En la parlamenta baloto de septembro 2007 la partio ricevis 26 parlamentajn seĝojn en la Grekia Parlamento, kaj en la sekva baloto de 2009 eĉ 15 parlamentajn seĝojn. En la balotoj de majo 2012 kaj de junio 2012 la partio havis malpli ol tri procentaĵojn de la balotaj voĉoj kaj sekve ne ricevis parlamentan seĝon.
Partiestro laŭ la stato de somero 2012 estas Georgios Karatsaferis. La oficiala partia politiko difiniĝas per etna naciismo, kontraŭbatalo de kultura kaj ekonomia tutmondiĝo kaj la defendo de valoroj de ortodoksisma kristanismo.
Pluraj partianoj publike elstaris per negado de la holokaŭsto kaj per faŝismaj kaj forte kontraŭjudismaj eldiroj, kvankam oficiale la partia programo ne esprimas tiom ekstremajn poziciojn.