Elaviadila vido al novaj konstruaĵoj de la stacio (januaro de 2005)Elaviadila vido al la stacio (1983)
Polusa stacio Amundsen-Scott (angle Amundsen-Scott South Pole Station) estas usona esplorstacio lokigita 100 m de Suda terpoluso en Antarkto.
Ĝi estis nomita omaĝe al Roald Amundsen (kiel la unua li alvenis en la jaro 1911 al la suda poluso) kaj al lia granda rivalo Robert Falcon Scott (tiu alvenis al la suda poluso la 17-a de januaro1912 kaj survoje reen li pereis).
Konstruado de la stacio
La stacio estis konstruita fare de dek ok membra grupo de konstruistoj de la Usona Mararmeo en novembro de 1956 kaj ekde tiu tempo ĝi estis seninterrompe loĝata kaj retenata. En la jaro 1975 aliĝis al la stacio Geodeta katedralo - konstruaĵo en formo sfera supraĵo, 16 m alta, 50 m en diametro, kiu fariĝis ĉefa konstruaĵo de la stacio kaj al kiu estis en la jaro 2003 alkonstruitaj novaj konstruaĵoj de la stacio (Elevated station).
Intertempe inter la stacio kaj la resto de la mondo estiĝis aviadila kunig per 3658 m longa aviokurejo. La aviadila komuniko al Amundsen-Scott estas certigita tra plua stacio, tra Polusa stacio McMurdo, kiu havas denove regulajn aviadilajn komunikojn kun Nov-Zelando.
Funkciado de la stacio
Somere la nombro de loĝantoj de la stacio tipe superas 200, vintre restas proksimume 80-90 homoj. La stacio estas tute memsufiĉa, energion donas tri generatoroj por keroseno.
Esploro
Esploragado de la stacio ensumigas la sekvantajn sciencfakojn: