artiston kiu distingiĝas en lertecaj ludoj kies li kaŝas la mekanismojn (prestidigitisto, iluziisto,…)
Personon esccpte lertan en sia specifa kampo.
Ju pli la magiisto profitas de magiaj formuloj aŭ de iloj tipaj de la sorĉarto, des pli li aproksimiĝas al magio.
La vorto estas transliteraĵo de la grekamagos (μάγος, pluralo μάγοι). Temas pri titolo specife referencanta al zaratuŝtraj magoj, reĝoj-sacerdotoj tipaj de la lasta periodo de la Persa Imperio[1]
Oftege sin difinas magoj tiuj kiuj pretendus povi kontroli naturajn fortojn pere de okultaj povoj.
Kune kun la forta disvastiĝo de la ĝenro fantasto, pere de romanoj aŭ filmoj (ekzemple, la sagao de Harry Potter) aŭ pere de rolludo, tiu termino – jam konata en folkloraj literaturaj medioj (ekzemple, en fabloj) fariĝis multe uzata.
En ĉiuj tiuj kazoj la magiisto estas ulo kapabla kontroli per magio nur la naturajn fortojn. Male, en antikvaj kulturoj kaj en iuj malpli evoluaj civilizoj la figuro de la magiisto okupas centran socian gravon ĉar praktike investita je diversaj sociaj funkcioj[2]
Kronikoj kaj legendoj
Oni povas memorigi inter la magiistoj de la klasikaj, mezepokaj kaj renesancaj kronikoj: