Plaza Constitución, aŭ nur Constitución, estas unu el la sep centraj stacidomoj de Bonaero, kiu funkcias kiel kapostacio de la Fervojo General Roca. Kun 16 kajoj kaj 156 milionoj da pasaĝeroj jare, ĝi estas la plej granda kaj plej okupata fervoja stacidomo en Argentino, kaj unu el la plej grandaj en la mondo.
Branĉlinioj foriras de la stacio, inaŭgurita la 1-an de januaro1887, kovrante la provincojn Bonaero, Pampa, Neŭkeno kaj Rio Negro. Ekde 2021, ĝi estas Nacia Historia Monumento de Argentino.