La estuaro situas ĉirkaŭ la koordinatoj 58° U kaj 35° S. Ĝi fluas de nord-okcidento al sud-oriento kaj komence, tuj ĉe la kunfluo de la du riveroj, larĝas 48 km. Ĝian finan larĝon oni difinis kiel 219 km, ĝia longo estas 290 km. Ĉe ĝiaj bordoj situas la urboj Bonaero kaj Montevideo, ambaŭ gravaj havenoj. Pramŝipoj trafikas plurfoje tage inter la du urboj (ĉ. trihora veturado). Ĉar la enfluaj riveroj ĉiutage alportas ĉirkaŭ 150.000 m³ da sedimentaĵo, necesas liberigi ŝanelon per dragiloj.
Longeco: 290 km
Larĝeco: 48 km ĉe la kunfluejo de la riveroj Parano kaj Urugvajo; 220 km ĉe la alfluejo al la Atlantika Oceano.
La hispanlingva nomo de Plata-Rivero estas Río de la Plata kaj signifas "rivero de arĝento". Laŭ iuj la nomon donis arĝento iam minata en Bolivio kaj transportata rivere. Laŭ aliaj la indiĝenoj donacis al la unuaj eŭropanoj arĝentan ornamaĵon, per kio ekestis la opinio, ke la regiono tre riĉas je arĝento.
Historio
La unua eŭropano, kiu navigis sur Plata-Rivero, estis Juan Díaz de Solís, kiu en 1516 serĉis pasejon inter Atlantiko kaj Pacifiko. Laŭdire lia ekspedicio aŭdis la indiĝenajn onidirojn pri la abundo de valoraj metaloj en la lando. Kiam li elŝipiĝis kun grupo da viroj ĉe la norda (nun urugvaja) bordo de la estuaro, li estis atakita de indiĝenoj (probable gvaranioj), kiuj mortigis la tutan grupon, ŝparante nur la dek-kvar-jaran Francisco del Puerto, ĉar ili mortigis nur batalkapablajn virojn; la junulo restis kaptita. La aliaj ekspedicianoj reportis la dirojn pri riĉaĵoj al Eŭropo.
Kelkajn jarojn poste ŝipo de Sebastián Gaboto atingis Plata-Riveron kaj vidis indiĝenon, kiu mansignis kaj vokis al ili. Albordiĝinte ili trovis la kaptiton, edukitan kiel indiĝena batalisto. Li aliĝis al la ŝipanaro, sed kelkajn jarojn poste revenis al sia tribo.
En Plata-Rivero okazis multaj ŝipakcidentoj, precipe dum la velŝipa epoko, ĉar tie tre rapide formiĝas tempestoj, kies de-sud-orientaj ventoj puŝas ŝipojn al la urugvaja bordo.