Petre-Golfeto estas golfo, kiu ampleksas ĉirkaŭ duonon de la okcidenta marbordo de insulo Chatham/Rekohuo, la plej granda insulo en la Nov-Zelanda arkipelago Chatham-Insularo. Ĝia amplekso estas proksimume 20 kilometroj kaj enhavas la multe pli malgrandan golfeton Ŭajtangi (Waitangi), ĉe kiu situas la plej granda setlejo de la insularo, Ŭajtangi.