Petr Čech (naskita la 20-an de majo 1982 en Pilzeno) estas ĉeĥa iama futbalisto kiu ludis kiel golulo. Rekordposedanto de la ĉeĥa nacia teamo en la nombro da matĉoj luditaj. Post finado de sia futbala kariero, li komencis ludi glacihokeon ankaŭ kiel golulo [1].
Li ludis por Viktoria Plzeň, Chmel Blšany, Sparta Prago, Rennes kaj Chelsea. Petr Čech estis vicigita kiel la plej bona golulo de la mondo en 2006. Antaŭ la transiga fenestro en januaro 2008, Čech signalis ke li, kiel sia samteamano Didier Drogba, estis tre interesita se oferto de FC Barcelona devus aperi. En la 2006-2007 sezono, Čech suferspertis gravan kapvundon, kiu endanĝerigis lian karieron. Li spertis kirurgion kaj resaniĝis, sed estis postulata por porti kaskon dum ludado de matĉoj. La vundo ne ĉesigis lian pluan karieron, kaj li nun gajnis ĉion kun Chelsea [2].
Čech estos speciale memorita de la Ĉampionligo-finalo en majo 2012 kontraŭ Bayern Munchen kie li ludis centran rolon. Interalie, Čech savis penalon de iama Chelsea ludanto Arjen Robben en kromtempo.
Post kiam li eksiĝis, li estis dungita kiel teknika kaj agado-konsilisto ĉe Chelsea.
Referencoj
Eksteraj ligiloj