Randolph Peter BEST (Madras (Hindio), 24-an de novembro 1941) estis la unua drumisto de The Beatles, ĝis tuj antaŭ tiu grupo trarompis. Pete estas la filo de Mona Best (1924–1988), la posedantino de la Liverpool's Casbah Club, kie la Beatles iom regule muzikis. Pete Best en 1959 estis petata por ludi kun The Beatles kaj li partoprenis je la rondvojaĝo al Hamburgo de la grupo en 1960-1962. Je la 22a, 23a kaj 24-a de junio 1961 The Beatles faris la unuan surdiskigon kiel akompangrupo de la kantisto Tony Sheridan kun Best kiel drumisto.