Penzance estas urbo de sudokcidenta Kornvalo, Anglio. Laŭ la stato de 2001 en la urbo vivis 21 168 loĝantoj sur areo de 12,92 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 638 loĝantoj/km².
De la mezepoko al la 18-a jarcentoj la urbo plurfoje disrabiĝis de Barbareskaj piratoj. Penzance estis plue disrabata de hispanoj en 1595, kaj de parlamenta armeo dum la angla enlanda milito.
En 1755 la Lisbona tertremo estigis cunamon kiu atingis Penzance sed kaŭzis malmulte da detruo.
Dum la 19-a jarcento la urbo pligraviĝis kaj pligrandiĝis. Estiĝis la turistindustrio, kaj pentristoj loĝis en la urbo.
La kemiisto Humphry Davy (1778-1829) naskiĝis en Penzance.
Fino de la tero, angle Land’s End aŭ kornvale Penn an Wlas [KK] aŭ Pen an Wlas [UCR]), proksime de Penzance, estas vilaĝo kaj samnoma terlango.
Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!