Penseo

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun penseo (violacoj).

Penseo estas Monata Beletra Revueto en Esperanto eldonata en Ĉinio, fondita en 1990, honorita de Premio Grabowski en 1994, enretigita en 1997. Ĝi aperigas originalajn verkojn en Esperanto kaj tradukojn el ĉina lingvo, inkluzive de eseoj, prozoj, poemoj, mikronoveloj, fragmentoj de romanoj, recenzoj de libroj, k.a. Ĝi atingis sian 200-an numeron en decembro 2008, atingis la 300-an en oktobro 2016 kaj en februaro 2025 festas la 400-an eldonon. Ĝia ĉefredaktoro estas Vejdo, fervora kaj sindonema ĉina esperantisto.

En julio 2024 iom ŝanĝiĝis la retadreso, kaj ŝajnis kvaraŭ la retejo subite estis morta. Sed tiu impreso ne ĝustis - sube indikiĝas la nova, daŭre funkcianta retadreso.

Kontribuanoj

Al ekzemple la 396-a eldono de oktobro 2024 kontribuis Mao Zifu (Ĉinio), Yi Qiao (ĉino en Germanio), Rita Mkrtĉjan (Armenio), Ángel Arquillos (Hispanio), Mikaelo Bronŝtejn (Rusio), Feri Floro (hungaro en Germanio), Hans-Georg Kaiser (Germanio), Saulo Salgado Wanderley (Brazilo), Blazio Vaha (Hungario), Jadranka Mirić (Serbio), Ivanichka Magharova (Bulgario), Erika Godó (Hungario), Haizi (1964-1989), Ardo (Ĉinio), Valbona Hadri, Vaso Papa, Bardhyl Selimi (Albanio) kaj Vejdo (Ĉinio).[1]

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj


Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!