Peñaranda de Bracamonte (hispane Estación de Peñaranda de Bracamonte) estas fervoja stacio situanta en la samnoma hispana municipo en la provinco Salamanko, aŭtonoma komunumo Kastilio kaj Leono. Ĝi havas servojn de Mezlonga Distanco funkciigatajn fare de Renfe.
Eksplodo de municiejo
Tuj post la fino de la Hispana Enlanda Milito, nome la 9-an de julio 1939 okazis terura eksplodo de municiejo kaj municitrajno kiu rezultis en pli ol cent mortoj kaj la detruo de la stacidomo, fabrikoj kaj la tuta urbosudo. La fumo videblis el Salamanko je 40 km kaj preskaŭ la tuta loĝantaro devis translokiĝi al apudaj lokoj dum okazis rekonstruado.
Bildgalerio
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj