Paula Kende, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kende Paula estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Koriger Paulina Terézia, ŝia karesnomo estis Póli.
Koriger Paulina [1] naskiĝis la 20-an de junio 1880 en Budapeŝto, ŝi mortis la 20-an de julio 1965 en Budapeŝto.
Biografio
Paula Kende akiris diplomon en Teatra Akademio en 1896. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Ignác Krecsányi. En 1899 ŝi estis aktoro kaj ĵurnalisto en Szatmár, en la sekva jaro ŝi havis rolojn en Pécs. Inter 1904 kaj 1907 ŝi apartenis al Teatro de Pozsony, inter 1907–1910 al Nacia Teatro (Szeged) fine inter 1911-1949 al Gaja Teatro. En 1951 ŝi estis deportita al vilaĝo (ŝia edzo estis oficiro), post 2 jaroj ŝi vivis plu en la emerita domo por geemeritoj en Budapeŝto.
Ŝi edziniĝis dufoje (1914, 1922).
Elektitaj teatraj roloj
Elektitaj filmaj roloj
- A páter és a Péter (1912) – kuiristino
- A szerelem bolondjai (1917) – S-ino Világosi
- Névtelen vár (1920) – Lisette
- Havi 200 fix (1936) – onklino
Fontoj