Paul LUKAS (naskiĝis kiel LUKÁCS Pál [luka:ĉ] la 26-an de majo 1891 en Budapeŝto, Hungario - mortis la 15-an de aŭgusto 1971 en Tanĝero, Maroko) estis hungara-usona aktoro. Li gajnis en 1944 Oskar-premion kiel ĉefrolulo.
Biografio
Paul Lukas devenis el hungara, juda familio. Post lernado li komencis sian aktoran karieron en teatro de Kassa en 1916. Baldaŭ li aliĝis al stabo de Max Reinhardt. En 1927 Adolph Zukor invitis lin al Usono al Paramount. Li tie havis sian plej grandan sukceson en 1943 kiel kunulo de Bette Davis en Watch on the Rhine, por kiu li gajnis Oskar-premion. Li ricevis ankaŭ teatrajn rolojn en Broadway.
Elektitaj roloj
Fontoj
Eksteraj ligiloj