Pampo (laŭ la keĉua planaĵo) estas la nomo por la sudamerika stepo. Ĝi troviĝas ĉefe en Argentino, en la provincoj de Bonaero, La Pampa, Santa Fe kaj Kordovo. Ĝi ankaŭ inkludas grandan parton de Urugvajo kaj la sudan finon de Brazilo, kun entute pli ol 750 000 km². La pampo estas uzata por agrikulturo, kaj ankaŭ por bredado de bovoj.
Pli precize en Argentino estas tri regionoj al kiu oni nomas "Pampa" nome la veraj Pampoj, Pampecaj Montaroj kaj Okcidenta Pampo. Ili enhavus la provincojn Kordobo, Santa Fe, La Pampa, kaj Bonaero.
Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!