Péter Dávidházi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Dávidházi Péter estas hungara literaturhistoriisto, profesoro, membro korespondanta (2010), ordinara (2016) de Hungara Scienca Akademio.
Péter Dávidházi [1] naskiĝis la 9-an de januaro 1948 en Tata.
Biografio
Péter Dávidházi frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1968-1973, poste li plulernis en Sussex. Li komencis sian karieron en Scienca Universitato Loránd Eötvös, kie li instruis kaj esploris. Inter 1985–1986 li esploris en universitato de San Diego. Li doktoriĝis en 1994. Li okupiĝas precipe pri la 19-a jarcento, angla kaj hungara literaturoj. Li ricevis premiojn inter 1985-2010.
Verkaro (elekto)
- „Isten másodszülöttje.” A magyar Shakespeare-kultusz természetrajza (1989)
- Hunyt mesterünk. Arany János kritikusi öröksége (1992)
- Shakespeare and Hungary (1996)
- Egy nemzeti tudomány születése: Toldy Ferenc és a magyar irodalomtörténet (2004)
Fontoj