Pál Illés EDVI [ilEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Edvi Illés Pál estis hungara pastro luterana, eklezia verkisto, ĵurnalisto, instruisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1835). Lia kuzo estis Károly Illés Edvi, lia frato estis László Edvi Illés.
Pál Illés Edvi [1] naskiĝis la 29-an de junio 1793 en Réti. Li mortis la 22-an de junio 1871 en Pest (urbo).
Biografio
Pál Illés Edvi frekventis lernejon en Sopron, poste li edukadis ĉe familioj. Inter 1815-1817 en Germanio li plulernis en universitato. Hejmenveninta li eklaboris kiel luterana pastro en Nemesdömölk, poste ankaŭ en aliaj lokoj. En 1826 li edziĝis baldaŭe havanta 7 gefilojn. En 1863 li blindiĝis.
Verkaro (elekto)
- Vallástüredelem példája a legújabb időkből ..., (1826)
- Ékes házi oltár, vagyis verses imádságok evangelikus keresztyének számára (1832), (1833)
- Első oktatásra szolgáló kézikönyv ...) (1837), (1838), (1841), (1844)
- Keresztyén ábécze ... (Kristana aboco), (1839), (1850)
- A latin nyelvtudomány elemei magyar nyelven… (Latina lernolibro por hungaroj) (1840)
- Edvi Illés Pál elszórt költészetei (1853) - kolektaĵo pri poezio de Pál Illés Edvi
Fontoj