Ottó Balogh [balog], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Balogh Ottó, estis hungara ekonomikisto. Lia patro estis Sándor Balogh (futbalisto).
Ottó Balogh[1][2] naskiĝis la 19-an de junio 1945 (nun 1945-06-19) en Újpest, li mortis la 27-an de julio 2008 en Budapeŝto.
Biografio
Ottó Balogh akiris ekonomian diplomon en Ekonomia Universitato Károly Marx en 1968. Post la diplomo li havis postenon en fabriko, inter 1972–1979 en instituto, inter 1979–1990 en fremdultrafika oficejo, inter 1990–1999 en ministerio. Intertempe li akiris turisman diplomon en la universitato en 1981. Inter 2000-2008 li havis altajn postenojn en firmaoj.
Elektitaj kontribuoj
- Phare – határmenti együttműködési programok Magyarországon. (kunaŭtoro, 1998)
- Határkőnél. Az osztrák–magyar határon átnyúló együttműködési program hatása és a fejlődés irányai. (kunaŭtoro, 2000).
Fontoj
Referencoj