Ostrobotnio (historia)

Ĉi tiu artikolo temas pri historia regiono de Finnlando. Por multe pli malgranda samnoma nuna regiono rigardu la paĝon Ostrobotnio.
Ostrobotnio
Historia provinco
Blazono
historia provinco de Finnlando [+]

LandoFinnlando
- koordinatoj65° 31′ 0″ N, 27° 38′ 0″ O (mapo)65.51666666666727.633333333333Koordinatoj: 65° 31′ 0″ N, 27° 38′ 0″ O (mapo)


Ostrobotnio (historia) (Tero)
Ostrobotnio (historia) (Tero)

Ostrobotnio (Finnlando)
Ostrobotnio (Finnlando)
DEC

Map
Ostrobotnio
vdr
Situo de Ostrobotnio ene de historiaj limoj de Finnlando

Ostrobotnio (finne Pohjanmaa, svede Österbotten) estas historia provinco en Finnlando. La sveda nomo, el kiu devenas ankaŭ la esperanta nomo Ostrobotnio, signifas Oriente de Botnia golfo, dum la finna nomo Pohjanmaa signiĝas Norda lando. Ekzistas kvar nuntempaj provincoj kun nomo Ostrobotnio, nome Suda Ostrobotnio, Meza Ostrobotnio, Norda Ostrobotnio kaj Ostrobotnio (fakte Okcidenta aŭ marborda parto de Ostrobotnio).

Ostrobotnio situas en la orienta flanko de Botnia golfo

En 1634 el historia regiono de Ostrobotnio formiĝis gubernio de Ostrobotnio kaj en 1775 la gubernio estis dividita al gubernioj de Vaasa kaj Oulu. En 1938 norda parto de Ostrobotnio estis ligita al la nova Gubernio Laponio. En 1997 Gubernio de Vaasa estis nuligita kaj ligita al la nova Gubernio Okcidenta Finnlando. Ekde tio la historia Ostrobotnio apartenis al Gubernioj Okcidenta Finnlanto, Gubernio de Oulu kaj Gubernio Laponio, gxis la cxiuj tiuj gubernioj estis nuligitaj en 2010. Historie ankaŭ plejparto de Kainuu kaj granda parto el finna Laponio (Peräpohjola) apartenas al Ostrobotnio, sed nuntempe oni ne normale difinas ilin partoj de Ostrobotnio. Meza Ostrobotnio estas kiel popolkultura areo multe pli granda ol la nuna oficiala provinco Meza Ostrobotnio. En Ostrobotnio estas pli multe grandetaj riveroj kaj malpli multe lagoj ol en plejo de alia Finnlando.

Pejzaĝo

Pejzaĝe, la vasta plimulto de Ostrobotnio estas iom unuforma. La pejzaĝoj de Ostrobotnio estas karakterizitaj per larĝaj, plataj malfermaj kampoj kaj inter ili la grandaj riveroj malrapide fluantaj en la Botnia golfo, sed ekzistas malpli da lagoj ol en la plej granda parto de la resto de Finnlando. Tamen, la nordorienta parto de historia Ostrobotnio estas pli monteta.

Religio

Pri Ostrobotnio en Finnlando oni iam uzas la esprimon "biblia zono de Finnlando". En la finnparolanta Ostrobotnio estas vere forta religia forto konservativa lestadianismo kaj sude ankaŭ pentekostismo. En svedparolanta Ostrobotnio efikas multe orienta lestadianismo, baptismo kaj metodismo.

Strategi Solo vs Squad di Free Fire: Cara Menang Mudah!