Rivero Ostravice estas signifa rivero de nordorienta Moravio, ĝi estiĝas per kunfluo de riveroj Bílá Ostravice kaj Černá Ostravice ĉe vilaĝo Staré Hamry. Ĝi estas ankaŭ la dekstraflanka alfluanto de rivero Odra, en kiun ĝi enfluas en urbo Ostrava.
Ostravice kreis landan limon inter Moravio kaj Silezio kaj ĝi servadis por flosigi lignon el arbaroj. La plej signifaj alfluantoj de Ostravice estas de dekstre riveroj Morávka kaj Lučina, de maldekstre poste Čeladenka kaj Olešná. Sur Ostravice situas valbaraĵo Šance.
Ekde la kunfluejo Ostravice fluas tra montaro Beskydy, de dekstre ĝi ĉirkaŭfluas masivon Ondřejník. Plej signifaj sidejoj situantaj sur la rivero estas urboj Frýdlant nad Ostravicí, Frýdek-Místek, Paskov kaj Ostrava. Ĝis vilaĝo Ostravice la rivero fluas tra bela, turisme alloga valo, sub la vilaĝo ĝi enfluas en loĝatan kaj pli poste en industrian regionon, kie ĝia beleco perdiĝas.