Osmate (jen itale, Üsmàa en la loka dialekto) estas loĝloko kaj eksa komunumo de norda Italio, kiu ekde februaro 2019 kun la apuda Cadrezzate fuziis al nova komunumo Cadrezzate con Osmate. Ĝi situas en la regionoLombardio kaj en la provinco Varese (Varezo). Komence de 2018 en la komunumo vivis 817 loĝantoj sur areo de 3,52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 232 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktaj ĝemeloj Kosmaso kaj Damiano, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago.