Orkapa ranunkolo
|
|
Ranunculus auricomus
|
Biologia klasado
|
|
Aliaj Vikimediaj projektoj
|
|
|
|
Orkapa ranunkolo (Ranunculus auricomus L. 1753) estas plurjara herbeca planto de la familio ranunkolacoj. Ĝi floras de marto ĝis junio.
Priskribo
Tiun ĉi ranunkolon karakterizas du apartaj trajtoj:
- el ĝiaj 5 petaloj ofte mankas unu aŭ du, aŭ ili estas misformitaj. Ĝi eĉ ofte aperas sen petaloj.
- ĝi posedas du tipojn de folioj tre malsimilaj: la bazaj, dividitaj kaj rondaj, havas petiolon, la supraj havas stelan formon ĉe la tigo.
Kreskloko
Ĝi emas duonan ombron kaj malvarmetajn grundojn en aū borde de arbaro en tuta Eŭropo.