Orgensimfonio estas granda komponaĵo por orgeno, kiu klare tenas en si elementojn de simfonio por orkestro (ekz. oftas movimentoj en sonata formo, kion ĝi tamen do havas komuna kun la orgensonato), kaj ankaŭ pro sia registrado sonigas la orgenon orkestreca.
La ĝenro ekestis en Francio dum la 19-a jarcento per la Grande Piéce Symphonique de César Franck. La plej gravajn tiajn pecojn kontribuis Charles-Marie Widor kaj Louis Vierne. La simfonioj de ĉilasta komponisto validas kiel la plej eminentaj de la ĝenro. Aparta signo de multaj orgensimfonioj estas sia movimentnombro, kiu plejofte superas la tradician kvarmovimentecon. Ekz. Widor verkis simfoniojn ĝis sep movimentoj. Vierne post sia sesmovimenta unua simfonio normigis en siaj ceteraj verkoj la kvinmovimentecon. Pluaj orgensimfoniaj komponistoj estis Marcel Dupré kaj Charles Tournemire.
Ke la ĝenro orgensimfonio estis nur malmulte kulturita ekster Francio (ekz. per la orgensimfonio de Sigfrid Karg-Elert), kaŭzas la apartaĵoj de la franca orgenkonstuarto. Ĝia plej elstara reprezentanto Aristide Cavaillé-Coll fakte formis siajn orgenoj tiel, ke ĝiaj sono akiris eksplicite simfonian karakteron. Ĉi tiu konstrumaniero ekzistis nur sporade en aliaj landoj.
Post la morto de ĝiaj ĉefreprezentantoj la ĝenro perdis je graveco kaj nuntempe preskaŭ neniu orgensimfonio estas komponata.
Grandaj verkoj por malkovri la orgensimfonion – listo de sondiskoj
Jen kelkaj verkoj de la ĝenro orgensimfonio, akirebaj kiel sondisko:
Fresque symphonique « Ombres et lumières » pour orgue (2004)
Simfonioj por orkestro kun deviga orgeno
Estas notenda, ke ekzistas nur malmultege da simfonioj kun deviga orgeno, verkoj, kiujn oni ne intermiksu kun konĉerto kun orgeno kiel soloinstrumento. La limiton inter «simfonio kun orgeno» kaj «konĉerto por orgeno» oni povas difini jene:
La konĉerto estas dialogo inter la soloinstrumento kaj l' orkestro, je kio ĉi lasta servas esence kie akompananto kaj enkondukanto de la solopasaĝoj. Do estas klare, ke en konĉerto la solisto ludas dominantan rolon.
La simfonio kun orgeno estas unuavice simfonio. Ĝi aktivas ene de verko baziĝanta sur la orkestra amaso, en kiu ĉiu instrumentisto ludas sian rolon. Tie la orgeno donas al la orkestro kroman apartan koloron al la sono de la kutima simfoniorkestro.
Sed fakte la komponisto decidas, kiun taskon plenumu la orgeno en la orkestra kadro. Jospeh Jongen, kiu i.a. komponis verkon kun la dusenca titolo « symphonie concertante », kiun oni povus same rigardi kiel simfonio kun konĉertecaj emfazoj aŭ kiel konĉerto de simfonia karaktero.