Ĉirkaŭ la pinta kupolo iras malnova ringremparo kun la statuso de kulturmonumento. Sur la plej alta punkto de la suda sprono ( alteco 564,5 m) staras la naturmonumento Orensfelsen.
Geografio
Situo
La monto Orensberg staras en la Naturparko Palatinata Arbaro kaj en la biosfera rezervejo Palatinata Arbaro-Nordaj Vogezoj. Ĝi pinto situas sur la arbarkovrata teritorio de Frankweiler, kiu situas 2,8 km sud oriente. La norda parto de la monto inklude de la pinto apartenas al la komunuma teritorio de Böchingen, kiu troviĝas 4,7 km orientsudoriente Similaltaj pintoj en la ĉirkaŭaĵo estas la Roßberg (alteco 637,0 m) 2 km en la nordo kaj Teufelsberg (alteco 597,6 m) 2,1 km en la nordoriento.
Laŭ la okcidenta piedo de la Orensberg fluas la rivereto Dernbach suden, kies akvo atingas tra la rivereto Eisbach la rivero Queich. Oriente iras la rivereto Hainbach estante ankoraŭ en la Palatinata Arbaro, sudorienten, antaŭ ĝi fluas samdirekte kiel la Queich. La akvo de la Hainbach atingas la rivereton Woogbach kaj poste la Rejn-alfluanton Speyerbach.
Historio
Nomo
La monto antaŭe nomiĝas Urlesberg. La nomo vens de la malnovgermana vorto Urlaß , kiu signifas paŝteja monto.
Elfosaĵoj
Sur la monto troviĝas restaĵoj el la frua mezepoko. Tial jam de jaroj arĥeologoj sub gvido de Jochen Braselmann esploras la regionon. Trovitaj estis neolitikaj sagopintoj el fajroŝtono kaj ceramiko el la frua mezepoko. La esploristoj ankaŭ trovis la iaman enirejon de la ringremparo.
Ringremparo
De la muro-remparo-konstrukto, kiu iam formas la ringremparo, hodiaŭ nur restas malmulte.La remparo formas elipson kiu longas du kaj duonan kilometron en norda-suda direkto. La areo grandas ĉirkaŭ 15 hektaroj. Unue oni supozis, ke ĝi estus de kelta deveno el la tempo ĉ. 500 antaŭ Kristo. Intertempe estas pruvita, ke la konstruaĵo estas karolidafuĝburgo el la 8a jarcento. La pruvo sukcesis pere de la dendrokronologiaj esploroj de elfosita fostopeco.
Oferaĵpelvo
La menciita oferaĵpelvo estas pelvosimila muldo en la sabloŝtonon, kiu ekestis pro erozio de la diversduraj ŝtonaĵoj. Nur la tiel nomata sangodefluejo estas permane farita. Ĝis nun ne eblis ekzakte datiĝi la prilaboron de la pelto. Verŝajne ĝi estis el kelta tempo.
Vidindaĵoj
De la pinta plataĵo, kiu estas sekurigita per balustrado, la vizitantoj havas bonan rondrigardon trans la Palatinata Arbaro kaj orienten trans la malaltebensĵo de la supera Rejno. En la ĉirkaŭejo de la monto troviĝas multajn burgoj kaj burgaj ruinoj. Iomet pli norde estas la burgo Scharfeneck malantaŭ ĝi en norda direkto videblas la burgo Meistersel. En lasudoriento trans la valo de la rivero Qeich staras du parencaj burgoj Anebos kaj burgo Scharfenberg kaj la regna burgo Trifels. En la nordo situas la ruino de la Ramburg.
Referencoj
<references>
Literaturo
Hans Erich Kubach, Lala Aufsberg: Die Pfalz. Deutsche Lande, deutsche Kunst. dua eldono, Deutscher Kunstverlag, 1966 paĝoj26